Apelacio por paco, je la 70-a datreveno
de la fino de la dua mondomilito


De Oomoto kaj Ĵinrui-Aizenkai, La Universala Homama Asocio  


   Ni havas la 70-an datrevenon de la fino de la 2-a mondomilito, kiu postulis 80 milionojn da viktimaj homoj, la plej multon da moritigitoj en la historio. Kaj tamen ankoraŭ nun daŭras konfliktoj en diversaj partoj de la mondo. Krome avaroj kaj interesaj kontraŭstaroj inter la grandaj landoj kaŭzas danĝeran staton denove direktantan al granda milito.
   Laŭ la instruo de Oomoto: la Kreinto de la estaĵoj, la Dio, estas la komuna prapatro de ĉiu homo sur la tero. Sekve ĉiu homo estas “lia filo”, kaj ni estas gefratoj amikaj. Tial ili neniam vundu kaj moritigu inter si. Tiu fundamenta etiko nun estas postulita.
   Japanoj spertis mizerajn travivaĵojn atombombitajn kaj aliajn dum la 2-a mondomilito. Tial post la milito ni firme decidis neniam ree militi, kaj neniam esti en tragedio. Kaj ni la unua malfermis la pordon al la nova periodo en la historio, aŭ celis finigi militoplenan historion de la homaro, per la nova konstitucio kun la forlaso de la rajto militi.
   Ni esperas, ke nun Japanio alvoku al ĉiu en la mondo havi pacoideon forlasi la rajton militi, kaj ke ĝi plu esploru la vojon realigi la mondofederfacion. Japanio prenu tian iniciaton al paco.
   En 1935, la 2-a Oomoto-Afero okazis, kaj tiama registaro persekutis Oomoton. Tial Deguĉi Onisaburo, la Kunfondinto de Oomoto, la 1-a Prezidanto de Ĵinrui-Aizenkai, restis en malliberejo en la milito.
   Jen estas unu el liaj ideoj por la mondopaco: “Ne fortaj armeoj daŭre regas popolojn pacaj, sed la justa ideo de popoloj sur ilia kredo al la Dio daŭre regas popolojn pacaj.” “Por realigi tiun justan ideon iuokaze oni devas esti ekster siaj interesoj. Tio estas la karaterizita de la ideo. La popoloj, kiuj havas tiun justan ideon, havas respondecon savi la mondon.”
   Nome, por la mondopaco ne necesas armeaj fortoj, sed la koro ami ĉion sur la tero. Kaj regi per moralaj koroj. Ne nur japanio kaj japanoj, sed ankaŭ ĉiu homo en la mondo, kiuj havas tiun justan koron, havas la mision kaj respondecon savi la mondon.
   Japanoj de malnova tempo daŭre akceptis diversajn alilandajn kulturojn kaj teknikojn, kaj asimiligis kaj polurigis ilin per siaj ĉionakceptaj spiritoj por kulturoj, per “asimiliĝema kapablo”. Kaj japanoj altigis tiun kapablon kun tempo. Laŭ japanaj propraj karakteroj, ili ne devas postuli nur siajn profitojn, la profitojn tujajn, sed ili postulu eternan feliĉon de la homaro trans la landoj. Tiel japanoj estos respektataj de la aliaj, kaj japanio estos fidata.
   En la lastaj monatoj la japana registaro proponas 2 leĝojn: “La leĝo pri kunlabora kaj subtena agadoj de japanio por aliaj landoj okaze de la aferoj kaj laboroj en la internacia paca kunlaboro.” “La leĝo ŝanĝi parton de la leĝoj de la Defendkorpuso por teni la pacon kaj la sekuron de nia lando kaj internacian socion.”
   La leĝoj minacos la landon pacan, kiun konservis dum 70 jaroj, kaj ili kondukos nin al la danĝera direkto. Krom tio troviĝas 2 gravaj aferoj: TPP (Trans-Pacifika Strategia Ekonomia Partnereca Kontrakto), kio donas diversajn influojn al nia manĝo agrikulturo, medio kaj kuracsistemo; Refunkciigi atomcentralojn.
   Ni vidas en iliaj fundoj la fierecon de la homaro malrespekti la vivon, kaj egoismon kaj la ismon la forto ĉiam pravas.
   Ni, Oomoto kaj Ĵinrui-Aizenkai, laŭ la pacspirito de la Japana Konstitucio, korektu la direkton de la socio, de la egoismo kaj ismo la forto ĉiam pravas, al la direkto respekti ĉian ajn vivon, al la direkto realigi la veran mondopacon. Kaj ni ĵuras, ke ni per niaj movadoj kunlaboraj kun la ideo de Ĵinrui-Aizen (ami ĉion ajn sur la tero) kontribuos por la homaro en la mondo.

   2015, Aŭgusto, 7